Home Pasporta Servo

Esperanto-Adresaro

Adresaro de rete atingeblaj Esperantistoj kaj Esperanto-Organizoj

Februaro 2003: Esperanto-Adresaro fermiĝas

Antaŭ precize dek jaroj, je la 11a de februaro 1993, ekis la Esperanto-Adresaro, surbaze de antaŭa laboro de Martin WEICHERT (retadresoj de individuaj personoj) kaj Philippe BERIZZI (retadresoj de Esperanto-organizoj). Estas interese foliumi tiujn malnovajn adresarojn, kun multaj adresoj en BITNET, UUCP (kun '!' kaj '%') kaj CompuServe (kun la ciferoj). Tiutempe estis malfacile ekscii retadresojn de Esperantistoj: ili ne estis tiom ĝenerale uzataj (fakte nur en universitatoj kaj pli grandaj kompanioj), apenaŭ ekzistis komercaj internetprovizantoj, kaj preskaŭ neniu havis hejmpaĝon. Fakte la Esperanto-Adresaro tiam ankaŭ celis montri la utilecon de Internet por internacia komunikado, pri kio malmultaj sciis.

La mondo ŝanĝiĝis. En tiuj dek jaroj la Esperanto-Adresaro dekobliĝis. Preskaŭ ĉiu havas retadreson, kaj ĝi facile troveblas. Venis tempo por adiaŭi la Esperanto-Adresaron, ĝi ne plu respondas al vera bezono. Krome, spamado fariĝis vera problemo, oni hezitas aperadi en listoj pro risko de misuzo, kaj la Adresaro lastjare apenaŭ kreskis.

En tiu ĉi TTT-ejo vi nun ankoraŭ trovos:

  • la unuajn eldonojn el 1993, el januaro kaj februaro:
    310 adresoj de 219 personoj el 26 landoj; 67 landaj kaj lokaj organizoj/gazetoj, kaj 18 internaciaj.
  • kaj la aktualan (lastan) eldonon, en teksto- kaj html-formatoj:
    3242 adresoj de 2214 personoj el 97 landoj; 792 hejmpaĝoj, 596 landaj/lokaj organizoj/gazetoj, kaj 80 internaciaj.

Bonvolu forigi malnovajn kopiojn

Se vi renkontas malnovan kopion de la Esperanto-Adresaro, bonvolu peti la administranton forigi ĝin, kaj anstataŭe meti ligon al tiu ĉi paĝo.

Sugestoj por alternativoj

Se vi volas aperadi en adresaro, kelkaj sugestoj por alternativoj estas:


Malnovaj informoj

Ĉi-sube aperas la malnovaj informoj pri la Esperanto-Adresaro, kiuj do nun ne plu aktualas.

La Esperanto-Adresaro celas faciligi rektan komunikadon inter Esperantistoj kaj Esperanto-organizoj. Homoj konsentis pri publikigo nur pro tio! Bonvolu do ne uzi ĝin por sendi mesaĝon al 'ĉiuj'. Por tio, sendu mesaĝon al adreso <esperanto-l@esperanto.org>, kaj 99% de la personoj en tiu ĉi listo ricevos ĝin aŭ aŭdos pri ĝi.

  • Iniciatita en 1993, aperas komence de ĉiu monato
  • Pli ol 3000 retadresoj de 2000 personoj kun 700 hejmpaĝoj el 90 landoj
  • Por privataj, ne komercaj celoj
  • Por faciligi rektan kontakton, ne por grandskala dissendado
  • Libere pludonebla al ĉiu interesita samlingvano
  • Por certiĝi ke ĉiu konsentis pri publikigo de nomo kaj retadresoj, kaj por eviti tajperarojn, ĉiu devas mem aliĝi

Enhavo

  1. Enkonduko
  2. Laŭlanda listo de retadresoj de Esperanto-parolantoj, kaj de landaj aŭ lokaj rete atingeblaj Esperanto-organizoj
  3. Listo de rete atingeblaj internaciaj Esperanto-organizoj
  4. Listo de akireblecoj de la Adresaro
  5. Aliĝiloj ekzemplaj (TTT-aliĝilo http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/aliĝo/)
  6. Statistikaĵoj

Akireblecoj

Ĉi tie vi ĉiam trovos la aktualan version de la Esperanto-Adresaro:

Alternativaj akireblecoj estas:

Kompleta listo de akireblecoj aperas en la Esperanto-Adresaro mem.

Aliĝo

Aliĝu per la TTT-aliĝilo <http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/aliĝo/>.

Aliĝo per retpoŝto: <adresar2002@wxs.nl (forigu ciferojn)> (atentu, nova adreso!).