|
|
|
Por vizitantoj per Pasporta Servo
Se vi volas viziti nin per Pasporta Servo, bonvolu atenti niajn kondiĉojn: petu 5 semajnojn
antaŭe, ĉar ni ofte forestas. Ni akceptas maksimume 2 gastojn dum
2 noktoj, kaj ambaŭ gastoj regu Esperanton.
Ni loĝas en Voorburg,
Nederlando, parto de la komunumo Leidschendam-Voorburg,
proksime al Den Haag
(foje nomata 's Gravenhage). Tie ni havas apartamenton. Jen kelkaj fotoj:
 |
 |
| Ni loĝas maldekstre, en la dua etaĝo.
Supre ni havas ankoraŭ grandan subtegmentejon. |
Malantaŭe ni havas balkoneton (malbone videbla
pro la arbo). |
Vi dormos en la subtegmentejo, kie ankaŭ ni mem dormas, kaj kie
ankaŭ estas la oficejo
de Lilian.
Ĝi havas nek pordojn nek hejtigadon. Ni havas komfortan dupersonan
gastliton, ne necesas kunporti littukojn aŭ dormsakon. Ni preparos
por vi bongustan matenmanĝon, kaj se ni estas hejme (kaj se vi volas)
vi povas ankaŭ vespere manĝi kun ni.
Kiel atingi nin?
La domo estas tre proksime al trajnstacidomo Voorburg (sur la linio de
Den Haag Centraal al Utrecht), nur kvinminuta promenado. Ankaŭ aliro al
la aŭtoŝoseo A12 estas tuj apude. Jen kelkaj mapetoj, ni loĝas
je "1":
Kion viziti?
Jen kelkaj ideoj por via vizito. Ni cetere malofte havas eblecon akompani
vin...
Iom
pli pri ni
Mi estas Derk Ederveen, depost majo 2007 mi verkas tekstojn en mia propra
kompanio Skribo. Se
bezonate, mi verkas ankaŭ en Esperanto! De 1996 ĝis 2007 mi
laboris en Amsterdam
ĉe AccountView,
kiu produktas programon por firmaoj por librotenado, projektadministrado k.s..
Mi
ĉefe okupiĝis pri la TTT-ejo, pri la manlibroj kaj pri la lingvaĵo
en la programo. Miaj hobioj estas komputilumado, ludoj (kiel Risk,
Carcasonne, Babel aŭ Yinsh), kaj viziti restoraciojn, koncertojn,
spektaklojn kaj teatron. Rilate al Esperanto mi longe okupiĝis
pri Pasporta Servo (www.pasportaservo.org),
kiun mi administris de 1995 ĝis 2008. Antaŭe mi interalie aktivis en Nederlanda
Esperanto-Junularo, gvidis Esperanto-kursojn en Nijmegen kaj Den Haag,
kaj kunorganizis IJK 1989 en Kerkrade. Depost
1987 mi loĝas kun mia amikino Lilian van der Burgt, ni renkontiĝis
per Esperanto.
Ŝi estas tradukistino, tradukas de la angla kaj la franca al la nederlanda.
Ŝi ankaŭ laboras hejme, kaj havas sian propran kompanion Traduko.
|
|